La Gazeto Mondkultura revuo: eseoj, rakontoj, tradukoj, recenzoj ktp.
Hades Hades estas dulingva (Esperanto kaj franca) revuo multkultura pri Eŭropo kaj internaciaj aferoj. En ĝi esprimas sin la diversaj kulturoj, vivmanieroj kaj vidpunktoj de la mondo. Temas pri junulara projekto.
EsperantÒC Dulingva revuo (Esperanta kaj okcitana), kiu aperis en 1996 ĝis 1998 kaj denove en 2005.
Esperanto La ĉefa gazeto de la Esperanto-movado kaj la oficiala organo monata de la Universala Esperanto-Asocio. Rete legeblas la lastaj jarkolektoj kaj du kajeroj el 1963.
La Skolta Mondo Oficiala bulteno de Skolta Esperanto-Ligo kun retlegebla versio.
Israela Esperantisto El la plej nova kajero legeblas specimenaj artikoloj, kelkaj malnovaj kajeroj estas komplete legeblaj. Krome la artikoloj estas ordigitaj laŭ temoj.
Kune "Kune" estas la komuna membrogazeto de Germana Esperanto-Junularo kaj de Aŭstria Esperanto-Junularo. Ĉi tie elŝuteblas la eldonoj ekde 2004 en PDF-formato. De la antaŭaj eldonoj troviĝas kelkaj artikoloj en HTML-formato.