Internaciaj Renkontiĝoj de Esperanto Okazas ĉiujare en aŭgusto en Plouezec, 35 kilometrojn okcidente de Saint-Brieuc Bretonio, Francio. Ofertiĝas diversnivelaj kursoj kaj distra programo.
Internacia Esperanto-Konferenco Okazas ĉiujare en somero en iu urbo en Eŭropo pri kultura ĉeftemo. Kun informoj pri la kutima enhavo kaj la etoso.
Kvinpetalo Staĝejo en Bouresse apud Poitiers, Francio. Pluraj staĝoj por instrui la lingvon Esperanto kaj pri diversaj aspektoj de esperanta kulturo.
Aŭstralia Esperanto-Somerkursaro Jam pli ol 20 fojojn okazis tiu ĉi du-semajnaj kursoj por lernantoj je diversaj niveloj kaj aĝoj. Kun informoj pri la kursaro, la kursejo kaj la kotizo.
Velura Sezono La klubo "Jalta Espero" ĉiujare invitas al internacia arta Esperanto-festivalo en Ukrainio.
Internacia Semajno de Esperanto La renkontiĝo por lerni kaj perfektigi Esperanton okazas ĉiujare en aŭgusto ĉe mediteraneo en Francio.
Kongresoj de SAT Ĉiujare en julio Sennacieca Asocio Tutmonda organizas mondan kongreson, en kiu la SAT-anoj kunvenas por festi kaj labori, t. e. por kune okupiĝi pri la sociaj problemoj en la diversaj regionoj de la mondo.
Monda Kalendaro Ĉi tie eblas publikigi novaĵojn kaj aktivecojn kiuj rilatas pri la esperanta movado. Tiu ĉiu projekto funkcias kiel renkontiĝo kaj inform-punkto de ĉiuj la eventoj organizitaj, tagon post tago, de la esperantaj asocioj kaj kolektivoj.
Rusiaj Esperanto-Tagoj Rusia Esperantista Unio kaj Volgograda Esperantista Junulara Centro "Stelaro" invitas al semajno en Primorsko-Aĥtarsk ĉe Azova maro, Krasnodara teritorio de Rusio.
43-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj Dum BET en Siauliai, norda Litovio, eblos studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi nuntempajn ĉefajn taskojn de Esperanto-agado, interŝanĝi sperton pri esperantista laboro, perfektiĝi en Esperanto, enhavoriĉe pasigi la tempon.
4-a Balta Esperanto-Forumo En Kaliningrado okazos kultur-kleriga renkontiĝo de esperantistoj el la landoj ĉirkaŭ la Balta Maro.